Uzanto: 
Pasvorto: 

Anslutningsfel till användardatabasen:
SQLSTATE[HY000] [2002] php_network_getaddresses: getaddrinfo failed: Name or service not known

Langola signaro

Läs på svenska

Bonvenon

al la retejo pri langolaj signoj.

Ni pardonpetas ke ne ĉiuj ligiloj funkcias ankoraŭ, ĉar kelkaj dokumentoj ne pretas.

Karaktero komuna

de langolaj signaroj estas jenaj principoj:

  • Aspekto de ĉiu signo devenas logike el klasifiko de parolsonoj laŭ internacia fonetika alfabeto.

  • Konsonanta signo konsistas el parto ("kapo") kiu montras kie en la buŝo tiu sono estas produktata (sonloko) - ekzemple lipa, alveola aŭ vela sono - kaj alia parto ("vosto", "piedo", polekso) kiu montras, per kiu maniero tiu sono estas produktata (sonmovo) - ekzemple nazalo, vibranto aŭ voĉa plozivo.

  • Vokala signo montras per sia longo fermecon de vokalo, per sia direkto ĝian antaŭecon en la buŝo kaj per sia kurbiĝo rektecon aŭ rondecon de lipoj.

  • Pli oftaj parolsonoj aŭ grupoj da sonoj havas pli facile fareblajn signojn.

  • Krome estas difinitaj simplaj kalkulsignoj per ia intuicie logika sistemo.

Tiel ne nur komprenos pli facile fonetikon la lerninto, sed ankaŭ estas langolaj signoj pli facile memoreblaj ol literoj de arbitraj alfabetoj, ĉar per malgranda nombro da reguloj pri aspekto eblas kapti aŭ retrovi grandan nombron da specifaj signoj por precizaj sonoj.

Dosieroj

PDF-kajeroj (printe dokumenta formato) estas faritaj por legebli en grandeco papera A5 (149 oble 210 milimetroj) aŭ eĉ A6 (105 oble 149 mm).

Langolaj signaroj

estas el kvar specoj:

Rapida skribo por ĉiu ajn lingvo

Ĉu vi volas kapabli skribi multe pli rapide, tamen legeble, en iu ajn lingvo kiun vi komprenas? Facile lerneblas jena kursiva stenografio. Jen por vi jam la ankoraŭ ne preta lernolibro pri langolaj minuskloj! En sia baza formo ĝi estas fonetika skribo, skribebla jam rapide, kaj ĝin pograde eblas rapidigi per urĝuskloj (mallongigoj kaj alieuzataj signoj de nebezonataj sonoj) specifaj po lingvo.

Ni laboras ankaŭ pri urĝuskloj espaj, svedaj kaj anglaj. Eble vi provu fari urĝusklojn por via propra lingvo?

Gestolingvo muta kvankam elparoleska

Plej multaj mimlingvoj necesigas grandan memorkapablon. Tamen ekzistas gesta signaro unumana uzebla ne nur inter surduloj sed ankaŭ en aliaj situacioj kie aŭdo maleblas aŭ aŭdebla parolo ne estas dezirata. Ĉu vi volas povi komuniki per via plena vortostoko trans dika fenestro, en surdiga bruo aŭ tute silente, kun alia persono kiun vi vidas sed kiu ne aŭdos vin? Jen por vi langolaj mutuskloj! Krome, en principo urĝuskloj ankaŭ mutuskle fareblas.

Blindpalpa skribo laŭsona

Tio estas "brajla" punktoskribo celanta palpan legadon. Ĉu vi volas foje uzi skribon legeblan en absoluta mallumo, kaj cetere apenaŭ rekonebla als skribaĵo? Jen por vi langolaj moluskloj (alivorte palpuskloj) iam! Ĝi diferencas de tradicia brajlo per plia kolumno da punktoj kio ebligas interalie pli precizan fonetikecon. Urĝuskloj fareblas ankaŭ moluskle.

Alfabeto strukture fonetika

Logika kaj bela estas ĉi tiu "ordinara" alfabeto skribebla en rektaj vicoj. Lernite ĝi komprenebligas elparolon per siaj analizecaj formoj. Ĝi funkcie superas kaj kapablus anstataŭi Internacian Fonetikan Alfabeton. Jen pretaj partoj (kvankam ankoraŭ korektendaj) de kajero pri langolaj majuskloj! .

Al langola skribo apartenas ankaŭ ellaborita kalkulsignaro. Ĉu vi volas ĝui plej simplajn ciferojn kaj tre klaran matematikan simbolaron? Jen por vi sabima sistematematiko! Ankaŭ kun minuskloj uzeblas ĝi.


Bonan elŝuton!

Martin Strid

martin punkto strid (heliko) gmail punkto com


Paciencon!

Ĉi supre prezentataj elŝutaĵoj ankoraŭ nur parte pretas. Ilin mi metos publike tuj kiam pretos. Kaj petas pardonon pri prokrasto ĝisnuna.



(2014-4-09)


(Monatoj: X = oktobro, Y = novembro, Z = decembro).